воскресенье, 22 декабря 2013 г.

Roboto karlo

En alia planedo ekzistas robotoj. Ili estas robotoj-filosofoj. Certe vı volus scii kial ili estas nur filozofoj. Mia respondo estas facila: ili ne bezonas labori ĉar ili ne bezonas monon.
Unufoje roboto nomiĝanta "Karlo" vojaĝis en sia kosmoŝipo al la Tero. Kelkfoje robotoj de la planedo "Sineo" faras tion por esplori la konduton de la homoj kaj ekkompreni kial oni diras ke sur la Tero antaŭ ĉio estis bone sed nun ĉio estas nur memoro pri bonaj epokoj.



Kiam Karlo estis en la Tero, ĝi trovis interesajn faktojn. Ekzemple, ĝi ne povis kompreni, ke la homo bezonas labori. Ankaŭ ĝi ne povas kompreni kien iras la mono kaj kial ni, bezonas labori por pli kaj pli mono.
Sed estis fakto, kiu surprizi ĝin: en nia mondo ekzistas homoj ekspluotantaj aliajn. Ili nomiĝas "bankieroj". Bankieroj havas kaj nur volas monon. Neniam la mono estas sufiĉa por ili, ĉiam oni bezonas pli. Sed Karlo ne povis kompreni kial bankieroj bezonas monon, se ili havas sufiĉe por vivi pli ol la laborantaj homoj povus perlabori dum 100 jaroj.

Ankaŭ Karlo trovis filozofojn en nia planedo, sed ili ne estas tre gravaj malkiel en ĝia planedo. Ne, niaj filosofoj kredas je dio kaj ili ne povas elpensi vojon por liberigi la homojn. Ili nur volas scii kial ligili dion kun ni. Karlo pensis: Kial bela planedo, sed kial malsaĝaj estuloj! 

Комментариев нет:

Отправить комментарий