воскресенье, 12 октября 2014 г.

Mi volas ekzisti


Mi volas ekzisti. Sed mi ne povas.
Mi volas esti mi, sed la mondo tion ne volas.
Mi volas diri ĉion, kion mi bezonas diri,
Sed la mondo ne vokas aŭskulti...
Kion mi povus fari? Mi nur scias, ke mi devus daŭrigi mian vojon. 

понедельник, 23 декабря 2013 г.

Anaso sen flugiloj

Unufoje flava anaso sciis, ke ĉiuj anasoj scipovas flugi. Certe, ĝi ne scipovis flugi ĉar ĝi ne havis flugilojn. Ĝi decidis kompreni kial por vi tio estis problemo. Do, ĝi parolis kun la urso kaj diris al ĝi: -ĉu vi scipovas flugi? -ne, mi be scipovas kaj mi ne volas flugi. -kial? -ĉar urso ne bezonas flugi. Aero estas por birdoj. Mi nur bezonas marŝi. Marŝante mi povas vidi kie estas bongusta manĝo kaj kie estas la plej bongustaj fiŝoj.

Nia amiko anaso ne komprenis la ursan logikon. La urso pensas, ke oni ne bezonas flugilojn ĉar marŝante ĝi povas vivi feliĉe...

Ankaŭ la anaso malsciis kion signifas "vivi feliĉe", sed tio estas problemo de alia aventuro...

Kiam ĝi legis libron pri aviadiloj, venis granda birdon. La anaso demandis al ĝi: -ĉu vi scipovas flugi? -Jes, kompreneble. Pro tio mi havas flugilojn... sed, kie estas viaj flugiloj? -mi ne scias... ial mi naskiĝis sed ili. -kia malfeliĉa situacio!

La granda birdo foriris kaj de nove la anaso aŭdis vortojn relativajn al feliĉo.

Poste venis homo kaj anaso komprenis,ke li ne scipovus flugi ĉar li ne havas flugilojn. Do la flava anaso ekdemandis: viro, ĉu vi scipovas flugi?

- kompreneble! Mi estas piloto!

Tiel la anaso komprenis, ke neniu bezonas flugilojn por flugi! Nun ĝi laboras en aviadilo kun tiu homo. Li instruis flugi pli rapide ol aliaj birdo aŭ insektoj kun flugiletoj.

воскресенье, 22 декабря 2013 г.

Roboto karlo

En alia planedo ekzistas robotoj. Ili estas robotoj-filosofoj. Certe vı volus scii kial ili estas nur filozofoj. Mia respondo estas facila: ili ne bezonas labori ĉar ili ne bezonas monon.
Unufoje roboto nomiĝanta "Karlo" vojaĝis en sia kosmoŝipo al la Tero. Kelkfoje robotoj de la planedo "Sineo" faras tion por esplori la konduton de la homoj kaj ekkompreni kial oni diras ke sur la Tero antaŭ ĉio estis bone sed nun ĉio estas nur memoro pri bonaj epokoj.

суббота, 21 декабря 2013 г.

Malsato kaj nescio

Ĉu gravas se ekzistas aliaj mondoj en nia vivo? Mi pensas, ke se ili estas, ili ne meritas esti malkovritaj de la homo. Ni estas tro kontraŭdiraj kaj pro tio unuflanke ni volas scii ĉion pro la universo kaj aliaflanke ni ne povas solvi la demandon de la malsato en la mondo, sed ni pensas en aliaj mondoj! Kial estas malsato en la mondo? Ĝi estas malsaĝa demando sed bedaŭrinde ni devas scii, ke en la mondo nur malplimulto povas pensi en la kosmo kaj la estonteco de la homaro trans la Laka Vojo.

Ekzistas personoj, kiuj povas pensi pri ĉio ĉar neniam mi sentis malsaton. Mi ne estas el ili. Mi sentis malsaton kaj pro tio mi pensas, ke mi havas gravan taskon en mia vivo: mi devas helpi trovi la lokon, kie oni eblas solvi la malsaton kaj la la nescion. Mi pensas ke ĝi estas mia tasko, ĉar mi komprenas, ke nun estas en la mondo stultaj kontraudiroj, bezonantaj finiĝi. Ĉu vi volas preni ĉi tiun taskon?

Nur poste niaj komuna feliĉo ni povos pensi se ekkzistas aŭ ne aliaj mondoj, kie eblus la vivo kaj trovi respondon por niaj eternaj demandoj. Dumtempe, mi devas kalmi mian malsaton kaj mian nescion...

пятница, 20 декабря 2013 г.

Niaj problemoj

Ni ekzistas kaj tio estas nia kaj ilia problemo. Ni estas en la mondo ĉar ni naskigis. Ni ne povis elekti tion sed ni estas ĉi tie. Tio estas bone? Ne. Tio ne estas nik bone nik malbone. Tio estas fakto. Ni nenion pobaa fari montraŭ la realaĵo.

Sed iuj ne ŝatas tion, kio ni ekzistas. Iaj homoj pensa, la mondo estas sufice por siaj homoj. Aliaj homoj ne gravas. Tio okazas nun en la mondo kaj ĉiam okazis. La mondo al neniuj rilatas, sed iuj ekprenas la landojn, desegnas limojn kaj faras la mondon laŭ sia bezono.

Mi ne volas vivi tiel. Mi volas fari ke la mondo havu senson. La vivo nun estas sensencajo, ĉar mi ne povas kompreni kial ni submetas al kapricoj de riĉuloj kaj leĝoj faritaj de ili. Mi volas kaj desiras ke la novaj generacioj povu konstrui alian mondon kie ne ekzistus la bezono de laboro kaj mono. La mono estas la grava ĉefa problemo de la homaro. Sed ĝin estas malfacile forigi.

Kial konstrui alian mondon?

Hodiaŭ la mondo estas kontraudira. Ĝi havas bonajn kaj malbonajn aferojn. Ni povas komuniki unu kin alia sed ni ne povas kompreni. La homoj esence estas ekualaj, sed ili ne volas tion kompreni. Nun ekzistas multe de malbezonaj ideologioj kiel la religio, la kredo ka dio ktp. Ĝi estas obstaklo, ĉar tio ne permitas vivi la realaĵon.

четверг, 19 декабря 2013 г.

Denove


Mi pensas pri la eblo ŝanĝi mian vivon, sed mi ne scias kiel. Kion mi devas fari por trovi feliĉon? Mi ne bezonas propran feliĉon, nur mi volas ke miaj infanoj estu feliĉaj.

Sed de nove la mondo por mi estas nur iluzio. Mi kelkfoje pensis ke povas esti ĉiuj baldaŭ estos feliĉaj, sed la homoj kontrolante la ŝtatojn ne permesas tion. Pro tio nun mi denove pensas ke la vivo estas malbona iluzio.

Ne ekzistas solvo. Nenion mi povas fari sen helpo. Mi devas trovi aliancanojn por mia batalo, sed la homo nun pensas pri aliaj aferoj. Neniu volas batali kaj neniu pensas, ke oni povas ŝanĝi ĉi tiun merdan mondon.

Mi pensas, ke tio estas eble, sed mi bezonas aliancanojn. Kie ili estas?

четверг, 7 ноября 2013 г.

Kial?

Saluton! Mi estas sola kun mia soleco kaj mi ne povas dormi. Mi prezentas desegnon montrante mian vidpunkton pri la nekonsentantaj homoj. Ili ekzistas, ili ie estas pensante kiel konstrui alian mondon, sed ili ne scias kiel. Mi estas unu el ili. Mi nur povas imagi alian alternativon, sed je tiu momento mi nenion povas proponi.