Mi pensas, ke la homaro bezonas la
konekton sen landolimoj.
Mi vidas ke future ĉio estos diferenca, ĉar mi kredas al
futuro. Future ne estos militoj, konfliktoj kaj diskriminacio.
Virinoj estos tiel egalaj, kiel viroj. Kaj
mi estas certa, ke ĉi tie ne estos malegaleco inter la homoj. Eble
ĉi tiu futuro estos konkreta en multe da tiempo.
Homaro ne bezonos vivi por labori
kaj labori por vivi. Por ĉio ĉi tio, ni
bezonas lingvon - la lingvon de futuro. Mi
kredas, ke tiu lingvo estas Esperanto. La konektoj
inter la popoloj estos tre bonaj, ĉar ni
komprenos, ke la mondo estas nun unu kaj
la vivo estas la plej bela aĵo sur la planedo Tero.
Pro tio mi decidis kontribui en la
disvolvo de la internacia lingvo, Esperanto. Kvankam nun Esperanto ne
etendas sin en la mondo, mi kredas, ke ĝi volas turni unu gravan
lingvon por ĉiuj. La solvo por la homaro ne estas nur en la lingvo,
sed ankaŭ en aliaj aspektoj de la vivo. Sed se mi komprenas unu la
aliajn, mi volos komenci paroli pri pli malfacila aĵo. Jen miaj unuj
pensoj pri Esperanto.
