вторник, 25 сентября 2012 г.
среда, 19 сентября 2012 г.
La evoluo
Mi tre ŝatas la Teorion de la evoluo. Lastatempe mi multe legas pri ĝi. Mi imagas ke la homoj daŭrigas sian evoluadon ĝis neebla penso. Sed la Evoluo ne estas lineara procezo. Ni ne povas atendi ĝin, ĉar Ni devas disvolvi nian estontecon.Mi esperas ke la homaro povus eviti sian estingon. Se mi ne komencus nun, mi neniam komencus. Povas esti ni kontrolos nian propran evoluon!, sed ni devas solvi multajn problemojn. Se ĉiuj homoj komprenus tion, ĉiuj povus pensi pri tiu demando. Ĉu iri antauxen aŭ malantauxen?
воскресенье, 16 сентября 2012 г.
Kie estas la hejmlando?
Mi
pensas ke Esperanto povas helpi al la ĉiuj popoloj de la mondo ke
komprenu unu alian. Ĝi povus esti bona ilo por ili. Sed mi ne devas
malobservi ke ekzistas multe da popoloj, kiuj nun malaperas aŭ jam
malaperis.
Ekde
mi loĝas en alia lando mi pensas pri la demando: kio estas la
hejmlando? En la Rusio ĉi tiu demando estas ofte en la opinio de la
homoj. Sed mi antaŭ loĝis en Argentino. En mia lando ne ekzistas
nacioj, ĉar ĝi estas miksaĵo de pluraj da popoloj. Tie oni povas
esti nacia malamo, ĉar miaj samladanoj estas progeniaj homoj el
multe da landoj, ekzemple el Eŭropo (tie estas multe da italaj,
hispanaj kaj aliaj enmigrintoj). Do, mi neniam sentis tion, kio mi
apartenas al la "argentina nacio", pro tio ke ĝi ne
ekzistas.
Sed
jus mi legis pri la primitivaj popoloj de mia lando antaŭ la alveno
de la konkerantoj: mi komprenis ke ni ne havas originalan identecon,
ĉar la hispanaj invadintoj interrompis la evoluon de ĉiuj niaj
popoloj, kiuj ekzistis en mia lando kaj en Latin-Ameriko. Do, ni ne
havas veran identecon, ĉar ni ne komprenas nian historion kaj ankaŭ
ni ne scias, kio okazis antaŭ 1492 kaj post.
La
fakto estas, ke ni ĉiuj latinoamerikaj estas unua nacio. Ni havas
artefaritajn limojn kaj ofte ni malpacas sen gravaj motivoj. Mi devas
pensi kiel ni povus unuigi niajn landojn kaj forgesi ke ni estas
argentina, brazila, ĉilia, ktp. Ni havas unu nacion –
Latin-Ameriko. Nu, kiel komenci? Ni devas scii, kiu estis niaj
prapatroj, kion ili faris, kiel ili loĝis kaj kio okazis.
Ankaŭ
estas tre grava kompreni, ke en 1492 ne okazis malkovro, sed invado.
Kvankam ni havas eŭropan sangon, ni devas pensi alie kaj integri
indiĝenojn al nia konscienco. Tiem estos egaleco inter la popoloj de
niaj landoj. Tiel estos hejmlando.
Подписаться на:
Комментарии (Atom)
