воскресенье, 16 сентября 2012 г.

Kie estas la hejmlando?



Mi pensas ke Esperanto povas helpi al la ĉiuj popoloj de la mondo ke komprenu unu alian. Ĝi povus esti bona ilo por ili. Sed mi ne devas malobservi ke ekzistas multe da popoloj, kiuj nun malaperas aŭ jam malaperis.

Ekde mi loĝas en alia lando mi pensas pri la demando: kio estas la hejmlando? En la Rusio ĉi tiu demando estas ofte en la opinio de la homoj. Sed mi antaŭ loĝis en Argentino. En mia lando ne ekzistas nacioj, ĉar ĝi estas miksaĵo de pluraj da popoloj. Tie oni povas esti nacia malamo, ĉar miaj samladanoj estas progeniaj homoj el multe da landoj, ekzemple el Eŭropo (tie estas multe da italaj, hispanaj kaj aliaj enmigrintoj). Do, mi neniam sentis tion, kio mi apartenas al la "argentina nacio", pro tio ke ĝi ne ekzistas.

Sed jus mi legis pri la primitivaj popoloj de mia lando antaŭ la alveno de la konkerantoj: mi komprenis ke ni ne havas originalan identecon, ĉar la hispanaj invadintoj interrompis la evoluon de ĉiuj niaj popoloj, kiuj ekzistis en mia lando kaj en Latin-Ameriko. Do, ni ne havas veran identecon, ĉar ni ne komprenas nian historion kaj ankaŭ ni ne scias, kio okazis antaŭ 1492 kaj post.

La fakto estas, ke ni ĉiuj latinoamerikaj estas unua nacio. Ni havas artefaritajn limojn kaj ofte ni malpacas sen gravaj motivoj. Mi devas pensi kiel ni povus unuigi niajn landojn kaj forgesi ke ni estas argentina, brazila, ĉilia, ktp. Ni havas unu nacion – Latin-Ameriko. Nu, kiel komenci? Ni devas scii, kiu estis niaj prapatroj, kion ili faris, kiel ili loĝis kaj kio okazis.

Ankaŭ estas tre grava kompreni, ke en 1492 ne okazis malkovro, sed invado. Kvankam ni havas eŭropan sangon, ni devas pensi alie kaj integri indiĝenojn al nia konscienco. Tiem estos egaleco inter la popoloj de niaj landoj. Tiel estos hejmlando.

Комментариев нет:

Отправить комментарий