среда, 19 сентября 2012 г.

La evoluo

Mi tre ŝatas la Teorion de la evoluo. Lastatempe mi multe legas pri ĝi. Mi imagas ke la homoj daŭrigas sian evoluadon ĝis neebla penso. Sed la Evoluo ne estas lineara procezo. Ni ne povas atendi ĝin, ĉar Ni devas disvolvi nian estontecon.

Mi esperas ke la homaro povus eviti sian estingon. Se mi ne komencus nun, mi neniam komencus. Povas esti ni kontrolos nian propran evoluon!, sed ni devas solvi multajn problemojn. Se ĉiuj homoj komprenus tion, ĉiuj povus pensi pri tiu demando. Ĉu iri antauxen aŭ malantauxen?

воскресенье, 16 сентября 2012 г.

Kie estas la hejmlando?



Mi pensas ke Esperanto povas helpi al la ĉiuj popoloj de la mondo ke komprenu unu alian. Ĝi povus esti bona ilo por ili. Sed mi ne devas malobservi ke ekzistas multe da popoloj, kiuj nun malaperas aŭ jam malaperis.

Ekde mi loĝas en alia lando mi pensas pri la demando: kio estas la hejmlando? En la Rusio ĉi tiu demando estas ofte en la opinio de la homoj. Sed mi antaŭ loĝis en Argentino. En mia lando ne ekzistas nacioj, ĉar ĝi estas miksaĵo de pluraj da popoloj. Tie oni povas esti nacia malamo, ĉar miaj samladanoj estas progeniaj homoj el multe da landoj, ekzemple el Eŭropo (tie estas multe da italaj, hispanaj kaj aliaj enmigrintoj). Do, mi neniam sentis tion, kio mi apartenas al la "argentina nacio", pro tio ke ĝi ne ekzistas.

Sed jus mi legis pri la primitivaj popoloj de mia lando antaŭ la alveno de la konkerantoj: mi komprenis ke ni ne havas originalan identecon, ĉar la hispanaj invadintoj interrompis la evoluon de ĉiuj niaj popoloj, kiuj ekzistis en mia lando kaj en Latin-Ameriko. Do, ni ne havas veran identecon, ĉar ni ne komprenas nian historion kaj ankaŭ ni ne scias, kio okazis antaŭ 1492 kaj post.

La fakto estas, ke ni ĉiuj latinoamerikaj estas unua nacio. Ni havas artefaritajn limojn kaj ofte ni malpacas sen gravaj motivoj. Mi devas pensi kiel ni povus unuigi niajn landojn kaj forgesi ke ni estas argentina, brazila, ĉilia, ktp. Ni havas unu nacion – Latin-Ameriko. Nu, kiel komenci? Ni devas scii, kiu estis niaj prapatroj, kion ili faris, kiel ili loĝis kaj kio okazis.

Ankaŭ estas tre grava kompreni, ke en 1492 ne okazis malkovro, sed invado. Kvankam ni havas eŭropan sangon, ni devas pensi alie kaj integri indiĝenojn al nia konscienco. Tiem estos egaleco inter la popoloj de niaj landoj. Tiel estos hejmlando.

суббота, 25 августа 2012 г.

La futura lingvo de la homaro

 Mi pensas, ke la homaro bezonas la konekton sen landolimoj. Mi vidas ke future ĉio estos diferenca, ĉar mi kredas al futuro. Future ne estos militoj, konfliktoj kaj diskriminacio. Virinoj estos tiel egalaj, kiel viroj. Kaj mi estas certa, ke ĉi tie ne estos malegaleco inter la homoj. Eble ĉi tiu futuro estos konkreta en multe da tiempo.

Homaro ne bezonos vivi por labori kaj labori por vivi. Por ĉio ĉi tio, ni bezonas lingvon - la lingvon de futuro. Mi kredas, ke tiu lingvo estas Esperanto. La konektoj inter la popoloj estos tre bonaj, ĉar ni komprenos, ke la mondo estas nun unu kaj la vivo estas la plej bela aĵo sur la planedo Tero.

Pro tio mi decidis kontribui en la disvolvo de la internacia lingvo, Esperanto. Kvankam nun Esperanto ne etendas sin en la mondo, mi kredas, ke ĝi volas turni unu gravan lingvon por ĉiuj. La solvo por la homaro ne estas nur en la lingvo, sed ankaŭ en aliaj aspektoj de la vivo. Sed se mi komprenas unu la aliajn, mi volos komenci paroli pri pli malfacila aĵo. Jen miaj unuj pensoj pri Esperanto.