четверг, 24 октября 2013 г.

Je tiu momento


La malamo akcelas. Je ĉiu situacio de la vivo iuj rusaj malamas ĉiujn. Mi pensas, ke la plej rusaj volas inciti pli pogromojn en la urbo.
Tio estas serioze ĉar ne nur faŝistoj volas tion, sed la simplaj homoj ankaŭ.
Dimanĉe, ekzemple simplaj homoj, geavoj kaj gepatroj, okupis la stratojn kaj demandis fermi merkaton, kie multaj migrantoj laboras.
Mi ne scias kion fari. La situacio estas vere danĝera kaj mi ne povas aŭguri la estontecon. La homoj ne volas vidi alian alternativon. Ili kredas, ke la sola solvo estos konstrui la rusan nacion sen influo de eksteraj landoj  fermante la limojn al ĉiuj.
Mi neniam komprenos kial en la 21-a jarcento la homoj havas tiun sensencaĵon ideon pri raso, nacio kaj religio. Vere la mondo estas merdo. Mi volas krii kontraŭ la faŝistoj, sed ankoraŭ mi ne povas.

Комментариев нет:

Отправить комментарий